— Kial? — demandis Niko.
— Ĉar suflorilistoj estis maljuniĝantaj kaj mortantaj, kaj novaj de nenie povis aperi. Jes, estis ĉiam malpli da suflorilistoj, sed ili ne forlasis sian teruran metion. La kalrunanoj daŭrigadis altintelektajn interparolojn, ofte jam ne komprenante tion, kio sonis el ilia propra buŝo. Foje ili forgesadis movi siajn lipojn ritme al vortoj, sed, ĉar al tiu tempo ĉiuj havis suflorilojn kaj konis ilian sekreton, tio mirigis neniun.
— Kaj poste, mia instruisto?.. Kio estis poste?
— Poste? — La maljuna Teno sulkigis siajn densajn brovojn. — Poste mortis la lasta el la suflorilistoj. Neniu plu povis produkti suflorilojn. Sed Kalruno jam estis tiel inundita per ili, ke tio malĝojigis neniun. Homoj plu konversaciis, estris kaj konsiladis, ne dispremante siajn dentojn.
Sed jen sufloriloj ekis panei. Ili paneadis ankaŭ antaŭe, sed tiam oni riparadis ilin. Nun estis neniu kiu povis ripari, ĉar jam neniu iom ajn memoris, kio estas elektroniko.
Paneo de suflorilo signifis por ĝia posedanto veran katastrofon — li ne plu povis partopreni saĝajn konversaciojn kaj estis devigata flankiĝi disde la socio. Tiaj homoj kunvenadis en apartajn grupojn kaj komunikiĝis per muĝado. La ceteraj ankoraŭ parolis, sed sufloriloj paneis unu post la alia, kaj poiome iĝis pli da muĝantoj ol da parolantoj.
Jam antaŭlonde forgesiĝis la metioj kaj forperdiĝis la skribado. La robotigita industrio ankoraŭ iel funkciis, provizante al la kalrunanoj manĝojn kaj vestojn, — ĝin administris malsimplaj elektronikaj-kibernetikaj kompleksoj, programitaj por jardekoj. Sed ankaŭ ili bezonis prizorgon kaj riparadon.
Finfine haltis ĉio. Plej longe funkciis nia Kunordiga Centro, sed ĝi ne povis revivigi la mortantajn uzinojn kaj nur konstatis ilian halton. Kiel estis mortanta ĝi mem, vi vidis, etulĉjo. Ĝuste tio estis la fino de la civilizo de la planedo Kalruno.
Ĝis nun ni estis duopo en ĉi tiu morta templo de kibernetiko. Kaj mi instruis vin pri ĉio, kion mi sciis. Sed mi jam ne leviĝos el ĉi tiu operatora fotelo — mia energirezervo estas elĉerpita. Do, baldaŭ vi restos unusola. Via urana baterio ankoraŭ funkcios ĉirkaŭ dek jarojn, tial penu ne perei antaŭ via tempo. Ankoraŭfoje kontrolu, ĉu bone estas ŝlositaj la pordoj de la lifto. Timu humidecon, kaj, dum estas somero, trovu kaj obturu ĉiujn fendojn ĉe la etaĝo. Sufiĉe ofte anstataŭigu lubrikaĵon en viaj artikoj — en la sesa laboratorio estas plena cisterno da ĝi. Samloke estas baterietoj por la lanterno, en la granda bretaro malsup… — la maljuna roboto silentiĝis ĉe duonvorto, kaj lia kapo malrapide malleviĝis sur la ŝtalan bruston.
— Mia instruisto!.. Mia instruisto!!! — La malgranda Niko per ĉiuj siaj ses manipuliloj skuadis la maljunulon ĝis kiam komprenis, ke tiu jam ne respondos. Iom starinte apud la senmova giganto, la malgranda roboto ekiris plenumi liajn lastajn instruojn.
En la koridoro estis elbatita unu vitro. Antaŭ ol fermi la aperturon per forprenita de la planko plato, la roboto rigardis eksteren.
Sube, en la verda puto de la korto, sur la disŝirita per impeta plantaro asfalto umis tri malpuraj, harkovritaj homoj. Du el ili turnadis bastoneton en kavaĵo en ligna ŝtipo, kaj la tria ion metadis tien. Baldaŭ super la ŝtipo aperis blua-griza fumeto. La homoj blekis aklaman kriegon.
Naskiĝadis nova scio.