Annotation
Mallonga sciencfikcia rakonto, nun, en la dudek unua jarcento, ege aktualiĝinta kaj plu aktualiĝanta. La originalo estis publikigita ruslingve en la sovetia revuo «Pioner'» (Пионер), 1990, numero 8, paĝoj 27—28. Tradukis en Esperanton Gamliel Fiŝkin ().
Aleksandr Lesj
Aleksandr Lesj
Suflorilo
— Mia instruisto! — respekte prononcis la malgranda Niko. — Mi plenumis ĉion, kion vi ordonis, kaj venis por plu lerni. Kiun lecionon ni havos hodiaŭ?
— La lastan, etulĉjo. — La maljuna Teno turnis al li sian fotelon. — Hodiaŭ ni havos la lastan lecionon pri la historio de la civilizo de la planedo Kalruno. Do, sidiĝu proksime kaj estu atenta: mi rakontos al vi… pri suflorilo. Ĉu vi memoras, kio ĝi estas?
— «Suflorilo, — volonte citis Niko, — estas papereto, sur kiu malfervora lernanto notas tion, kion li devis ekmemori, kaj poste ŝtelrigardas, respondante al sia instruisto».
— Ĝuste, etulĉjo. Komence ĝi vere estis sendanĝera peceto de papero — en formo de eta balgo, spiralo, tubo… Pluraj generacioj de lernejanoj kaj studentoj de Kalruno artifikis sian inventemon, perfektigante suflorilon. Tiam tio estis pli ludo ol misfaro. Ludo per risko, per inĝenio… Ja por loki sur eta areo maksimumajn informojn kaj nerimarkeble por observemaj ekzamenantoj legi tion en la taŭga momento, oni bezonis talenton de miniaturisto kaj scipovon de iluziisto.
La ludo finiĝis, kiam oni ekuzis por kreo de sufloriloj fotadon. Ĝi ne nur solvis la taskon pri malgrandigo de la «kaŝaj konspektoj», sed ankaŭ permesis facile multobligi ilin. Rezulte naskiĝis nova metio — produktado de sufloriloj.
Dum ioma tempo la evoluo de suflorilo iris la vojon de perfektigo de kaŝiloj: oni muntadis ĝin en skribilojn, en butonojn, en horloĝojn… Tiaj helpiloj estis tre popularaj ĉe lernejanoj kaj ne tuj malaperis eĉ kun apero de la elektronika suflorilo.
— Elektronika? — miriĝis Niko.
— Jes, etulĉjo. La progreso de la mikroelektroniko devis frue aŭ malfrue igi la suflorilistojn al tiu ideo. Tamen komence tio estis nur eta ricevilo-sendilo en formo de speciala orela korketo. La dua sendilo situis ĉe sufloranto. La skemo, kiel vi vidas, estis ankoraŭ sufiĉe maloportuna kaj bezonis, ke je dek pigruloj ekzistas unu diligenta lerninto, kiu pensas anstataŭ ili. Sed jam en la sekva etapo de la sufloriligo de klerigado oni alŝaltis la sendilon al granda komputilo, kaj poste oni kreis apartajn mikrokomputilojn, kiujn ĉiu povis kunporti maskitajn je kutimaj objektoj.
La novaj sufloriloj flustradis respondojn, konsiderante la plej novajn malkovrojn en koncerna tereno de scienco. Kostis tia suflorilo grandegan monon, sed helpe de ĝi oni povis elteni eĉ la plej severan ekzamenon. Tuta generacio de lernejanoj kaj studentoj sukcese diplomiĝis, ne sciante siajn fakojn.
Tiuj homoj ankaŭ post diplomiĝo ne forlasis siajn suflorilojn. En uzinoj, institutoj, laboratorioj hieraŭajn studentojn atendis novaj testoj, kaj, por almenaŭ iel elteni ilin, oni bezonis tiujn kibernetikajn flustrilojn. Tiel la elektronika suflorilo paŝis el universitataj aŭditorioj en la vivon. La konspira metio de la suflorilistoj plu kreskis. Kalrunanoj bezonis universalajn suflorilojn kapablajn solvi vastan rondon de taskoj. La elektronikistoj kaj kibernetikistoj, okupiĝintaj pri tiu negoco, kreis ankaŭ tiajn aparatojn.
Facile ricevante diplomojn kaj progresante en sia ofico, homo preskaŭ nenion sciis, tial multaj uloj eĉ kun suflorilo foje trafadis en embarasan situacion. Tiam la suflorilistoj inventis sonan almetaĵon, instalatan kiel kronaĵo sur denton kaj respondantan al demandoj per la voĉo de sia posedanto, — li nur bezonis movi siajn lipojn ritme al vortoj. La nova varo tuj iĝis vaste vendata.
Ĉar kalrunanoj deziris aspekti saĝaj kaj kompetentaj ne nur en laborejoj, oni ekuzis tiujn almetaĵojn ĉie. Per ili oni intelekte konversaciis dum vizitoj, en teatroj, surstrate. Deflanke ŝajnis, ke homoj diskutas, eldiras opiniojn, dubas, sed envere ili nur malfermadis siajn buŝojn, kaj konversaciis anstataŭ ili eletronikaj sufloriloj.
Vantaj gepatroj hastis akiri parolantajn suflorilojn por siaj malraciaj gefiloj, kaj ĉie unu post la alia ekis aperi mirinfanoj: sesjaraj, kvinjaraj kaj eĉ trijaraj. Malfeliĉaj infanoj ekde frua infanaĝo mallernis pensi — anstataŭ ili pensis elektronika-kibernetika cerbo, kaŝita en surkola bagatelaĵo. Modo je mirinfanoj disvastiĝis tra la tuta Kalruno, kaj jen post la generacio de malkleruloj kreskis generacio de idiotoj.
Ĉiuj ĉi eventoj ekis plej veinde influi la elektronikon kaj kibernetikon mem. La robotigita industrio akute bezonis spertajn fakulojn, sed ili estis ĉiam pli malmultenombraj, kaj eĉ tiuj transiradis al produktado de sufloriloj, ĉar tio estis profitiga.
Evoluo de elektroniko, samkiel de aliaj branĉoj, haltis. Funkciis nur konspira produktado de sufloriloj, sed ankaŭ ĝi baldaŭ ekis estingiĝi…